Paralela Universo Ĝakarto
08:00 - 18:00
Azio/Ĝakarto
Elekti horzonon
Esplorado en la areo de Blok M

Loka

Turneo en la areo de Blok M dum Paralela Universo

Venu kun ni por esplori la buntan areon de Blok M dum ni festas la tutmondan Esperanto-eventon ‘Paralela Universo’

Ni komencos en Taman Langsat ĉe Jln. Gandaria Tengah III je la 8a matene. Poste ni promenos ĝis Blok M Square por butikumi kaj tagmanĝi. Je la 14a kaj duono ni iros al Taman Literasi por legi librojn kaj eta klaso de Esperanto por komencantoj. La turneo finiĝos en Blok M Plaza je la 18a por vespermanĝi.

Homoj ĉiunivelaj en Esperanto estas bonvenaj. Ne estas kosto por ĉi tiu evento (nur kion vi aĉetas dum la promenado aŭ por manĝi).

Se estas demandoj, aŭ se vi bezonus helpon, vi povus kontakti Arya: +62 813 9910 9509 .

Pli da detaloj pri la tutmonda evento: www.paralelauniverso.com .
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉