Ni ludos Mölkky en la Parc de la tête d’or por profiti de la suno kaj ekzerci nian esperanton. Mölkky estas tre simpla ludo kies regulojn oni povas lerni en kelkaj minutoj.
Se vi volas ankaŭ porti ion por manĝeti aŭ trinki ni povos fari piknikon.
Ĉiu estas bonvena, ĉu komencanto ĉu spertulo pri esperanto kaj Mölkky.
La renkontiĝloko estos je la 15a ĉe la statuo apud la enirejo Porte des Enfants du Rhône. Poste ni iros serĉi lokon por ludi. Se vi alvenos pli malfrue, sendu al mi retmesaĝon kaj mi povos doni al vi mian telefonnumeron por diri kie ni estas.