Ana Manero prezentos sian dulingvan libron pri Maruja Mallo en librejo-kafejo Espacio Late
Kunveno/Evento
Kadre de la madrida regiona kultura agado LIBROMAD (sekvanto de la nokto de libroj), kiam en unu vespero/nokto, amaso de librovendejoj, bibliotekoj, kulturaj institucioj, asocioj, ..., festas la librojn, la Madrida Esperanto-Liceo proponas al vi:
La prezentado, fare de ĝia aŭtoro, Ana Manero, de verko pri la pentristino Maruja Mallo, apartenanta al elstara jararo de la hispana kulturo en la 20a kaj 30a jardekoj de la 20a jarcento. Enkondukos Toño del Barrio, direktoro de Fundación Esperanto.
La libro, eldonita de SATeH (SAT en Hispanio), estas dulingva, hispana kaj esperanta.
La loko estas kultura librejo+kafejo, nomata Espacio Late, asociita al revuo Revista Late. La evento aperas ene de la oficiala paĝo de LIBROMAD, iniciato de la madrida aŭtonoma registaro espaciolate.jpg118 kB