🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — Epifanio de la Sinjoro
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

Dum la Soleno de la Epifanio (t.e. ‘Elmontriĝo’) de la Sinjoro ni rememoras la momenton, kiam la Saĝuloj el Oriento venis al la Infano Jesuo por adori Lin. Tiu ĉi evangelia sceno memorigas al ni, ke la naskiĝo de Jesuo anoncas ĝojon ne nur al la elektita popolo de la malnova interligo, sed ke la tuta mondo estas vokita en Li rekoni sian Savanton kaj veni por adorkliniĝi al Li.

Epifanio de la Sinjoro-01.png 1,41 MB
Laŭ la antikva tradicio de la Eklezio, en la tago de la Epifanio post la Evangelio kantoro anoncas la datojn de Pasko kaj de la moviĝantaj festoj. Kvankam en la nuntempa mondo ni ĉiuj povas facile guglumi por trovi tiujn informojn, mi trovas bela kaj inda kultivi tiun ĉi tradicion. 😉

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉