3a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE24)
Ĉi-jare en la belega urbo Tossa de Mar (Katalunio).

Internacia

Por la tria fojo okazos aŭtune ĉe la kataluna marbordo la Naturamika Kultursemajno, heredinta la tradicion de la Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Ĉi-foje ĝi okazos en kvarstela hotelo Golden Bahía en urbeto Tossa de Mar, en la koro de la fama «Costa Brava» (Sovaĝa Marbordo), urbeto internacie diskonita antaŭ 70 jaroj de la filmo Pandora kaj la fluganta holandano.
tossa.png 1,45 MB


Jen jam konfirmitaj programeroj:

Ekskursoj

Artaj vesperoj

  • Kaj Tiel Plu en koncerto
  • jOmO en koncerto (Jean-Marc Leclercq)
  • Tradicia Esperanta Kantvespero (S. Keable)
  • Deklamado: La poezio de Marjorie Boulton kaj William Auld (A. Giordano)
  • Magiaj ludoj (A.Badía, P. Martín)
  • Filmo: La pedalaŭto

Kursoj kaj edukado

  • Konversacia kurso gvidata de Alessio Giordano
  • Ekzamena sesio por kandidatoj al LTSEC-diplomo

Prelegoj

  • Prezento de la kataluna lingvo (Rubeno Fernández)
  • Asertas Pereira: prezento de la romano, nun en esperanta traduko (Perla Martinelli)
  • Filma intervjuo kaj komentario pri William Auld (Giorgio Silfer)
  • Istanbul' Istanbulo: prezento de la romano, nun en esperanta traduko (Alessio Giordano)
  • Ekologiismo kaj klimata ŝanĝo (Anĝelo García del Río)
  • Natureco en lingvistiko kaj arĥivistiko (Rubeno Fernández)

La programo ankoraŭ estas malfermita ĝis la 1a de Aŭgusto (aliĝo sen kontribuo eblos ĝis la fino). Kontribuu programeron kaj ĝuu rabaton! Deŝutu la aliĝilon kaj sendu ĝin al naturamik ĉe esperantio . net.
Dosieroj
Informoj

naturamik(ĉe)esperantio.net
Av. Puerto Rico, 29, 17320

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto