🖥 28-a Spiritisma-Esperanta Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro
14:00 - 17:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Mondaj Animoj: Evangelio kaj Spiritismo trans la Limoj

Alia

La 5-an de Decembro 2021, de la 14:00  ĝis la 17:30 (UTC-3), okazos la 28-a ENESEERJ - Spiritisma-Esperanta Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, ĉi-foje en internacia amplekso, tute en Esperanto.
La evento okazos per Zoom (https://mallonge.net/eneseerj) kaj ankaŭ spekteblos per YouTube (https://youtu.be/PoKTq_bR-PE).
La ĉefa temo estos "Mondaj Animoj: Evangelio kaj Spiritismo trans la Limoj". Vi ĝuos dinamikan programon, inkluzivante prelegojn, konversacian rondon kaj artajn prezentojn.
Estos ankaŭ atestoj pri Oomoto, Bahaismo, Antropologio kaj Kulturo, Luterana Eklezio kaj Pacifismo kaj Kulturo de Paco, ĉiuj temoj ligataj al la Frateciga Propono de Esperanto.
Vidu, kia mirinda teamo partoprenos la eventon: Araceli Aguilar, el Meksiko; Enrico Dovigo, el Italio;  Hans Becklin, el Usono;  Johnatan José Torres de la Cruz, el Kolombio;  Manuela Burghelea, el Rumanio;  kaj el Brazilo Affonso Soares, Álvaro Motta, Benedito Silva, Dirce Sales, Elmir dos Santos, Fábio Santos, Flávio Fonseca, Givanildo R. Costa, Neide Barros Rego, Paulo Sérgio Viana kaj Selma Mendes.
Kuniĝu al ni por tiu speciala momento, eĉ se vi ankoraŭ ne plene regas Esperanton.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mallonge.net/eneseerj
spiritismo.esperanto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto