8a Esperantista Migrado Aŭtuna 2020
en la regiono Wendland/Elbe

Loka

Dum EMA ni migrados en amika rondo tra la regiono Wendland en nordorienta Malsupra Saksio. Ĝin distingas vastaj mildaj pejzaĝoj, la altebenaĵo "Drawehn“ etendanta ĝis la riverego Elbe, la larĝa iama ĉasarbaro de la germanaj reĝoj "Göhrde“, ĉeriveraj malaltaĵoj kun kanaloj, lagetoj - kaj pitoreskaj urbetoj. Historie kaj kulture la Wendland-on i.a. markis slava popolo, parolante ĝis en la 18-a jarcento la polaban, slavdevenan lingvon. Ili loĝis en cirkle konstruitaj, nun ankoraŭ surprize malgrandaj vilaĝoj,  tielnomataj "Rundlingsdörfer“, eble estonte Monda Kultura Heredaĵo. Vilaĝoj kun la tuta teritorio tenis sian originalecon, ankaŭ ĉar grandurboj kaj aŭtoŝoseoj foras kelkdek kilometrojn.

Tiel parto de la sperto restadi kaj migradi en Wendland estas ankaŭ malstreĉiĝo kaj impresoj de riĉa kaj kvieta naturo.
Informoj

www.esperanto.de/eo/ema-eo
ema(ĉe)esperanto.de
An der Wolfsschlucht 2

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto