La verksesio por komencantoj estas projekto de Bobelarto.
https://bobelarto.ink/ La celo de la kunveno estas
ekverki. Ni scias, ke komenci ion ajn estas plej malfacile.
Ĝi taŭgas por vi, se vi volas verki en Esperanto kaj bezonas instigon, taskon por fakte komenci! Vi ricevos precizan verktaskon en la sesio. Ĉiu verkos laŭ sia emo kaj kapablo.
Fine ni laŭtlegas kion ni verkis, nur se vi volas. Nenio estas deviga.
***
Ni renkontiĝas, en nova tempo, ĉiun
trian sabaton de la monato je
14:00 UTC en
la Zoom-ĉambro de Bobelarto. La sesio daŭras
unu horon.
Kaze ke vi emas daŭrigi la verkadon aŭ ampleksigi la taskon, vi povas reveni al la verksesio je 16:00 UTC kun la progresantoj.