🖥 Kion vi lernis dum la pandemio? Kontribuu al nia nova video
Kontribuu al la sepa epizodo de la serio Esperantistoj kaj kronviruso!

Anonco

Kontribuu al la sepa epizodo de la serio Esperantistoj kaj kronviruso!
La limdato por sendi vian videon estas la 7-a de februaro.

Kion vi lernis dum la pandemio? 
La temo de ĉi tiu epizodo estas: Kion vi lernis dum tiu pandemia periodo? Kiun lecionon el tiu ĉi malfacila periodo vi pensas ke vi kunportos por la cetero de via vivo?

Faru videon kaj rakontu al ni! 

Estu parto de tiu ĉi historia dokumento kaj kunhavigu kun la tuta mondo tion, kion vi lernis. Via kontribuo gravas!  La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj.

Via video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1 minuto. Bonvolu atenti ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj via vizaĝo bone videbla!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj