Vendredaj parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Lucien Péraire (1906-1997) Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto

Loka

25 Februaro 2022 : Lucien Péraire (1906-1997).
Ĉu tiu homo, kiu inter 1928-1932 bicikladis tra la tuta kontinento de Eŭrazio per la helpo de survojaj Esperantistoj, estis nur simpla manlaboristo, kiel li asertas en lia libreto
"Tra la mondo per biciklo kaj esperanto" https://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article114 ?
...

Notu ke, ĉar okazos interreta konversacio pri Mondcivitanoj kaj Esperanto (peti retaliron al : as.citoyensdumonde@gmail.com), iom antaŭe ek de 17h00, nia parolrondo probable komenciĝos prokraste ĉ. 19h00.

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto