🖥 Ĉesu malfeliĉigi vin! – La arto trovi veran kontenton
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Jürgen Wulff

Kunveno/Evento

Tiu ĉi evento estas organizita de la antverpena (LVS) kaj londona (LEK) kluboj.

Kial ni ofte estas niaj plej severaj kritikantoj kaj bariloj al propra feliĉo? Jürgen Wulff, aŭtoro de germanlingva furorlibro pri feliĉo, invitas vin malkovri, kiel ni mem kreas nian malfeliĉon – kaj kiel ĉesi tion. Per mikso de antika filozofio kaj moderna neŭroscienco, ni ekzamenos la „bremsojn“ en nia cerbo kaj la kaptilon de nerealaj atendoj. Ni lernos la surprizan arton de akceptado kaj kiel dankemo povas radikale ŝanĝi nian perspektivon pri mono, laboro kaj rilatoj. Eĉ en malfacilaj cirkonstancoj, eblas trovi internan pacon per trejnado de nia mensa rezistoforto. Venu kaj lernu kiel malfermi la pordon al feliĉo, kiun vi mem eble nekonscie fermis.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj.

aŭ tra:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html
Informoj

esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureNelson Di Blanco


User profile pictureRaymonde Coquisart


User profile pictureRalph Glomp

Administranto