Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.
En la tutmonda pandemio ni ofte restas hejme, kaj pluraj homoj ŝercas pri la ebleco de plidikiĝo pro manko de movado. Mi ne zorgas pri tio, sed certe pri la malfortiĝo de la korpo. Pro tio mi demandas: kiel vi ekzercas vin? Ĉu ofte, longdaŭre? Ĉu vi ekzercas ankaŭ la menson aŭ la konsciencon?
Partoprenu merkredon je 20:30 (UTC +10:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/74823340340?pwd=ZlJYZy9ibG1oR2hJMVdNdTczOFF4QT09identigilo: 748 2334 0340, pasvorto: kurado