🖥 Festo de la Zamenhofa tago fare de Esperanto-Liono
19:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
La klubo de Esperanto-Liono festos la Zamenhofan tagon interrete per ZOOM

InternaciaLoka

La klubo de Esperanto-Liono, en Francio, festos la Zamenhofan tagon interrete per ZOOM la 16an de decembro. Ĉiuj estos bonvenaj do ĝi estos bona okazo por interŝanĝi kun la esperantistaj lionanoj kaj ekkoni la urbon.

Programo

  • Prezento pri la pioniroj de Esperanto de Liono fare de Andrea Bertrand. La partoprenantojn de aliaj urboj oni invitas prezenti ankaŭ la pionirojn de siaj urboj.
  • Prezento de la murpentraĵoj de Liono fare de Marilou Cochard.
  • Prezento kaj ludsesio de la interreta vortludo «Verda Ŝtelo» fare de Neil Roberts.

La ligilo por la ZOOM estas ĉi tie. La pasvorto estas la nomo de la plej juna filino de Doktoro Zamenhof.

Venu multnombre kaj festu ĉi tiun ĝojan tagon kun ni!

espéranto-lyon-festo.jpg 274 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉