Jam pli ol unu jaro, ĉiumonate, ni organizas E-kunvenojn pere de Zoom. La ĉeforganizato estas Nedeljka Ložajić, prezidanto de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj).
La sekva kunveno estos organizata de Serbia Esperanto-Ligo, la 11-an de decembro je la 14-a horo laŭ mezeŭropa tempo.
Aranka Laslo, aktiva membrino de SEL, prelegos pri la Internacia Esperanto-Sumoo.