🖥 Esperanto en Eŭropo, Esperanto por Eŭropo
21:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Programero de la tri porEŭropaj esperantistaj organizoj kadre de la 5-a Virtuala Kongreso.

Internacia

Kio pli necesa ol komuna lingvo por kontinenta komunumo?
Esperantistoj pledas kaj propagandas de pli ol dektri jardekoj por sia solvo al la internacia komunikado, kaj Eŭropo estas survoje al vera unuiĝo: jen kunligo de du grandaj ideoj por plibonigo de la socio.
 
Kadre de la 5-a Virtuala Kongreso, Eŭropa Esperanto-Unio, Europo/Demokratio/Esperanto kaj la Komisiono por eŭropa agado de Universala Esperanto-Asocio invitas vin al la reta kunveno:
Esperanto en Eŭropo, Esperanto por Eŭropo”: 28-a de novembro 2024, de 21h00 ĝis 22h00 MET (UTC+1) je la jena retadreso: https://us02web.zoom.us/j/84923221471 (kun atendoĉambro)
Ni povos konatiĝi kun la tri organizoj kaj konfronti ideojn, vidpunktojn, proponojn.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

luigi.fraccaroli(ĉe)esperanto.it

Administranto
User profile pictureLuigi Fraccaroli