Zamenhofa Tago en Meksikurbo, 17an de decembro, 11ah.*
11:00 - 15:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Ni festu kune la ekziston de la lingvo, memorante la kreinto de Esperanto.

Loka

Zamenhofa Tago en Meksikurbo, 17an de decembro, 11ah.*
Meksika Esperanto Federacio kaj aktivuloj de la ĉefurbo de la lando invitas ĉiujn esperanto-parolantojn, lernantojn, komencantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al la tradicia “Zamenhofa Tago”. Ĝi okazos dimanĉe la 17an de decembro je la 11ah. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, ĉefurbo de Meksiko. Ni babilos, manĝos, renkontiĝos kun amikoj kaj ludos. Ni planas festi ĝis la 15ah.
Ĉiu homo bv. kunporti siajn proprajn manĝaĵon kaj trinkaĵon. Kiel kutime, MEF havos iun bongustaĵon por festi kune. Estos krome bona eblo por aĉeti en libroservo kaj, kompreneble, por aliĝi al MEF kaj UEA pagante la jaran kotizon.
Bv. konfirmi ĉeeston plej malfrue en la 15a de decembro, sendu WhatsApp mesaĝon al 5537842401 por tion fari kaj ricevi la ekzaktan adreson. 
Dankon pro via subteno kaj Feliĉan Zamenhofan Tagon!
Organizas: MEF, respondecas: Víctor Sombra kaj Guadalupe Vega, bildo: Gabriel Zúñiga.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉