Okaze de la Semajno de Internacia Amikeco, la 24-an de februaro 2024 okazos 108-a AMO-Seminario.
La evento okazos en ZOOM-platformo inter la 14.00 kaj 18.30 h (UTC+1).
Programo de la 108-a AMO-Seminario:
-
Stefan MacGill (Hungario): Oficiala malfermo
-
Renato Corsetti (Britio/Italio): Semajno de internacia amikeco dum jarcento de internacia malamikeco
-
Vicente Manzano-Arrondo, Viko (Hispanio): Ĉu vere ni parolas la saman lingvon?" Kion mi lernis amikiĝante en Esperantujo
-
Reza Kheirkhah (Tajvano): Kiel Esperanto rolis en la disvastigo de mia amikaro tutmonde
-
Xiao Huoli (Ĉinio): Pri 40-jara korespondado kaj amikeco de ĉino Xiao Huoli kaj germano Dieter Laboga
- Marija Belošević (Kroatio): Fermo
Se vi deziras partopreni, bv. sendi retmesaĝon ĝis la 22-a de februaro 2024 al: hes.keu@gmail.com.
La ligilon por ZOOM la aliĝintoj ricevos la 23-an de februaro 2024.