Promeno tra la biblioteko de Kvinpetalo
Vojaĝo inter la bretaroj de la biblioteko.

LokaAlia

 Kvinpetalo posedas unu el la plej ampleksaj esperantaj bibliotekoj en Francio. Ĝi entenas interalie la librarojn hereditajn de Roger Bernard, Gaston Waringhien, Georges Lagrange, ...
 
Ni plukos el la bretaroj diversajn trezorojn, romanojn aŭ novelojn, originalajn aŭ tradukitajn, dokumentajn librojn, poemojn aŭ teatraĵojn. Vi povos dividi viajn ŝatojn kun la aliaj kaj plilarĝigi vian kulturon. Vi ankaŭ povos aperigi mankojn en la biblioteko. Ni legos, komentos, rakontos kaj eble ridos. Estos okazo vojaĝi tra la tempoj kaj la mondo kaj la lingvoj. Ne mistrafu la ekflugon ! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kvinpetalo.org
philippe.cousson(ĉe)sfr.fr
Centre Kvinpetalo, 4 rue du Bureau, F-86410 BOURESSE

Interesiĝintoj

Administranto
User profile picturePhilippe Cousson