🖥 Esperanto, la komuniklingvo
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Martin Ptasinski

Loka

Communicationssprache - esperante Komuniklingvo - estis la unua aposteriora planlingvoprojekto. 
Ĝi originas en la jaro 1839, kia ĝia aŭtoro Joseph Schipfer estis - simile kiel Zamenhof duonan jarcenton poste - filantropo, kiu suferis pro la malamikeco inter la popoloj. 

Precipe la tiama malamikeco inter germanoj kaj francoj suferigis lin, kaj tiel li kiel germano bazigis sian novan komuniklingvon sur la franca lingvo. 
Kaj ĝuste tio estis la ĉefa kialo por tio, ke lia projekto fiaskis: la homoj en la 19-a jarcento ankoraŭ ne pretis por tia paca projekto, kaj tial la Communicationssprache de Schipfer estis forgesita. 


En tiu prelego vi ekscios, kion komunan havas la lingvo kaj ties aŭtoro kun Esperanto, kaj kiel ĝi eĉ influis la estiĝon de nia lingvo.


Nian retpaĝon vi trovas tra: https://www.esperanto.be/antwerpen
Facebook-paĝo ĉe: La Verda Stelo Antverpeno

===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉