Kumziko estas neformala renkontiĝo de amikoj, ofte ĉirkaŭ aŭ apud fajro, ekzemple en arbaro, dezerto aŭ sur strando. Tipe oni parolas, kantas aŭ rakontas rakontojn en malstreĉa etoso.
Ni kumzikas interrete je la 18:30 PT, la unuan ĵaŭdon de la monato, por diskuti specifan temon ĉiumonate. Jen la Zoom-ligilo: https://smu-ca.zoom.us/j/87442685480
Ĉi-monata temo: muziko
Ni kutime renkontiĝas vizaĝ-al-vizaĝe trian ĵaŭdon monate; kontrolu nian Meetup-paĝon por eventoj: https://www.meetup.com/vancouver-esperanto/