Dubeň 2022 - la 36a vintra grimpado
08:40 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Bratislavo
Elekti horzonon
ESONO Žilina kore invitas vin al la tradicia turisma vintra ekskurso (ekde la jaro 1987)

Loka

Invito al la 36-a vintra grimpado - Dubeň 2022
Estimataj geamikoj!
ESONO Žilina kore invitas vin al la tradicia turisma vintra ekskurso (ek de la jaro 1987), kiu okazos
sabate la 5-an de februaro 2022, en proksima ĉirkaŭaĵo de Žilina (Slovakio).

P r o g r a m o:
  • Renkontiĝo en la stacidomo:   8:40
  • Renkontiĝo ĉe la parkumejo Budatín kaj komenco de la ekskurso:   9:00 
  • Komenco de la turisma supreniro:   9:30
  • Supozita reveno al parkumejo:   16:00

I t i n e r o:
Supren el la stacidomo piede al Budatín - el la parkumejo laŭlonge de Váh al enbuŝiĝo de la rivero Kysuca
– tra la parko de Budatín-kastelo – rigardo al rajdista statuo de J. M. Hurban – ŝtuparo Hore vŕškom
– supreniro al videjturo – montopinto Dubeň – Zástranie – (Straník - dependas de vetero).
Reen alternativoj laŭ vetero kaj fortoj:
- samvoje aŭ dekstraflanke de la montodorso
- vilaĝo Snežnica - krucvojo al kapelo „medzi Vreteňami“ - Radoľa - Kysucké Nové Mesto – trajne aŭ buse al Žilina
- vilaĝo Teplička kaj laŭlonge de la rivero Váh reen (aŭ el Teplička buse)
- el Zástranie buse – por tro lacaj
Prezoj kaj la aliaĵoj:
La tuta aranĝo estas senpaga.
La manĝaĵon prizorgos ĉiu partoprenanto mem.
Bona humoro estas atendata.

Kontakto: Juraj Gondžúr, Brezová 8604/15 B, 010 01 Žilina, tel.: 00421 903 552 152 

image.png 1,4 {0}







image.png 4,77 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj