Printempa kunflugo
La ĉefa programero estos prezentado de la dulingva verko La blindulo, kiu surprizis la mondon

Loka

Pasintjare estis decidite ĉijare organizi en Litovio du esperantistajn renkontiĝojn – aŭtunan kaj printempan kunflugojn. Ili anstataŭas la pli frue organizitajn renkontiĝojn de esperantistoj-ĵurnalistoj. En septembro 2023 okazis la unua aŭtuna kunflugo, kaj la 18-19 de majo 2024 en la agroturismejo de la vilaĝo Antalkiai, proksime de Kaŭno, okazos la unua printempa kunflugo de litoviaj esperantistoj. Estas atendataj ĉirkaŭ 50 partoprenantoj.

La ĉefa programero estos prezentado de la dulingva (en la litova kaj Esperanto) baldaŭ aperonta libro de prof. Vytautas Gudonis pri la legenda esperantisto Vasilij Jeroŝenko, titolita La blindulo, kiu surprizis la mondon. Partoprenos la aŭtoro de la libro. Por la prezentado venos la prezidanto de la bonfara fondaĵo de Vasilij Jeroŝenko “Espero” Evhen Kovtonjuk el Kijivo. Sekvos renkontiĝo kun la blinda poeto kaj esperantisto Alvydas Valenta, aŭtoro de pli ol dudek libroj.

Alia interesa programero estos renkontiĝo kun la litova ĵurnalisto kaj verkisto, multjara redaktoro de la literatura revuo Nemunas, aŭtoro de pli ol 60 libroj, Laimonas Inis, kun kiu Litova Esperanto-Asocio dum multaj jaroj kunlaboras. Danguolė Narkevičienė, la ĉefa bibliografo de la Litovia nacia biblioteko Martynas Mažvydas, faros prelegon “Ideala lingvo, ideala mondo. Esperanto kaj ĝia vojo en Litovio”. Gražina Opulskienė rakontos siajn impresojn pri ĵus finiĝinta Himalaja Esperanto-renkontiĝo en Nepalo.

Sabate vespere okazos du artaj programeroj: vespero de kanta poezio de Živilė Mackevičiūtė kaj Rugilė Staskevičiūtė el Skuodas kaj koncerto de Valdas Striužas el Vilno. La vespero finiĝos per komuna kantado de Esperanto-kantoj.

Dum la kunflugo funkcios ekspozicio de libraj ilustraĵoj de Vladimiras Beresniovas. Funkcios riĉa libroservo.

Povilas Jegorovas

Fonto: https://sezonoj.ru/2024/03/litovio-71/
Informoj

esperanto.lt

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto