🖥 VERO - "Ekparolu! en edukado.net"
14:00 - 15:15 (MET)
Eŭropo/Beogrado
Elekti horzonon
Monata virtuala renkontiĝo pri diversaj temoj. En aprilo pri "Ekparolu!" - servo de la retejo edukado.net.

Internacia

Karaj,
 
Serbia E-Ligo kunlabore kun LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj), daŭrigas organizadon de virtualaj kunvenoj, ankaŭ ĉi-monate.

La 14-an de Aprilo je la 14-a horo laŭ mezeŭropa tempo (UTC+2), ni havos eblecon aŭskulti prelegon pri Ekparolu! - servo de edukado.net. Ĝin prezentos Maurizio Giacometto (“Rico”), loĝanta en Britio. Maurizio estas studento de la Interlingvistikaj Studoj pri Esperanto kaj Esperantologio ĉe la Universitato UAM de Poznano. Ekde 2019 li kunlaboras kiel Onklo en la programo Ekparolu! de edukado.net kie li estas unu el la plej aktivaj geonkloj kaj kie kun
plezuro li helpas al novaj lernantoj ekuzi la lingvon kaj prepariĝi por la KER-ekzamenoj.
Rico estas kunlaboranto en la progresiga retejo uea.facila (uea.facila.org). Tie li respondecas pri la rubriko Libroservo, verkas artikolojn kaj voĉlegas kelkajn el ili.
   
Ni kore invitas vin ĉeesti la kunvenon!

Ligilo por rekta aliĝo:
https://zoom.us/j/91392937359?pwd=ZHlGRzY4ZGFCMG9KRjN5dlAyZExYdz09
Meeting ID: 913 9293 7359
Passcode: 1111

Bonvenon!