11-a renkontiĝo Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo
Tradicia renkontiĝo de kroatiaj esperantistoj, okazanta honore al Tago de Urbo Bjelovar

Internacia

Mallonge pri la programo:
La 22-an de septembro je la 19h00 okazos amika renkontigho de esperantistoj en la Kafejo kaj dolĉaĵejo "Zagorje" (Ivana viteza Trnskog 15). Invititaj estas ankaŭ hazardaj gastoj!
La 23-an de septembro je la 10h00, en la Popola biblioteko Petar Preradović okazos prezento de la elektitaj poemoj el la verkaro de regiona verkisto Đuro Sudeta. La libreto estas eldonita kun la subvencio de la Departemento Bjelovar-Bilogora.
Tuj poste estos prezentita presita eldono de la "Pasporto tra la ZEOj en Kroatio", financita de Urbo Bjelovar.
Je la 12h00 oni vizitos la Urban muzeon de Bjelovar, kie ekde la 1-an ghis la 23-a de septembro estas starigita ekspozicio "Tempospuroj" (pentrajhoj de akademia pentristino kaj esperantistino Maja Gorova el Bulgario).
Je la 13h00 okazos komuna fotado kaj poste ekskurso al Jabučeta, kie okazos komuna tagmanĝo en la Restoracio "Coner".
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.bjelovar(ĉe)gmail.com
Narodna knjižnica Petar Preradović, Eugena Kvaternika 11

Interesiĝintoj

Administranto