Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado kaj permakulturo
Kun Bernard Lagrange

InternaciaKurso

Permakulturo estas filozofio aŭ maniero vivi. Ni difinos diversajn temojn kaj interŝanĝos ideojn sed ni ankoraù laboros en la ĝardeno: konstruo de forcejo, organizo de vertikala ĝardeno, kreado de "verda tipio", vizito de farmbieno...

La unua paŝo por pripensi ekologian mastrumadon de ĝardeno estas konservi vivanta la grundon.

De pluraj jaroj en Kvinpetalo oni amasigas la organikajn defalaĵojn (legomrestaĵojn, branĉetojn, eltonditan razenon...) kaj nun necesus fabriki simplan kribrilon por disigi la utilan kompoŝton disde la tro dikaj lignopecoj.

Oni ankaŭ lernos la uzadon de la specialaj iloj por prepari respekteme la grundon sen plugado.

Bernard de jam pluraj jardekoj zorgas pri ekoĝardenumado kaj precipe en flegado de malsanaj grundoj celante ilian revivigon.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.kvinpetalo.org
informoj(ĉe)kvinpetalo.org
Kvinpetalo, Rue du Bureau

Interesiĝintoj

Administranto