Ni celas fari unu tuttagan piedan ekskurson en la ĉirkaŭaj montoj sabate, kaj alian, malpli grandan, dimanĉe. La programo tamen estas fleksebla, ni povas kune decidi pri la ekzaktaj ekskursotrakoj vendrede vespere.
Ni loĝos en junulargastejo
YHA Keswick (https://www.yha.org.uk/hostel/yha-keswick) – se ĝi elvendiĝos, espereble vi povos trovi alian loĝadon en la urbo Keswick.
Ne forgesu kunporti ŝuojn kaj vestaĵojn taŭgajn por montaro.
Se vi volas kunvojaĝi el Londono, ni ekveturos el Euston vendrede je 07:30 alvene al Penrith je 10:31 (ĉar por ĝi haveblas malmultekostaj biletoj; ja bonas alveni pli malfrue), kaj ekrevenos dimanĉe el Penrith je 18:06 al Londono.