Komenciĝis aliĝo al la mezgrada E-kurso, kiu ekos la 21-an de oktobro je la 14-a h. (UTC). Ĉi-kurso okazos plene en Esperanto kaj antaŭvidas plian profundiĝon en la E-gramatikon, legadon de aŭtentikaj tekstoj kaj spektadon de videoj, ligitaj nur al Esperanto, plenumon de diversaj lingvaj ekzercoj k.s. Fine de la kurso eblos ekzameniĝi kaj ricevi la atestilon de ILEI.