La kongresa temo de nia 104-a UK estis elektita de la Estraro de UEA komune kun la LKK kaj formale anoncita la 3-an de aŭgusto, fine de la 103-a UK en Lisbono, kiel eblas rememori en la kongresa retejo:
www.esperanto.fi/uk2019/kongresa-temo.
Ĝi estas "Vivanta naturo, floranta kulturo".
Kiel aliĝi
Atentu, ke la plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. Fine ne forgesu, ke plej multe ŝparas la membroj de UEA-TEJO, ĉu bazaj aŭ abonantoj. Do nepre (re)aliĝu por ne mistrafi nian plej favoran kotizon:
https://uea.org/alighoj/alighilo