Litova Esperanto-Asocio proponas pasigi unu semajnon ekde la fermo de BET-55 ĝis la komenco de la 104a UK ekskursante tra la tri baltiaj landoj (Litovio, Latvio, Estonio), kaj grupe veni al Lahtio por la 104a UK.
Panevėžys – Nacia parko de Aukštaitija – Vilno – Trakai – Šiauliai – Monto de krucoj – Rundale – Rigo – Tallino – Helsinko – Lahtio (7 tagoj)
Prezo: 715 eŭroj. En la prezo estas inkluzivitaj:
• Busa vojaĝo
• 6 tranoktoj en dulitaj ĉambroj kun matenmanĝoj kaj vespermanĝoj
• 5 tagmanĝoj
• Servoj de ĉiĉeronoj kaj vojaĝgvidanto
• Enirbiletoj al pagendaj objektoj
• Eduka programo pri bakado de tradicia litova kuko “šakotis”
• Gustumado de la karaima plado “kibinai”
• Prambileto de Tallino al Helsinko
Pliaj informoj ĉe la La Organiza Komitato de BET-55:
Aktualaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en
nia retejo.