Volker Kraeft kaj Gerd Tigges invitas nin al ilia ĝardeno por komuna rostado de viando kaj kolbasoj. Ili preparos ankaŭ vegetaraĵojn, salatojn ktp. Gerd ofertas memfaritan kukon kun kafo.
Renkontiĝejo: En la ĝardeno de Volker kaj Gerd en Hamburg-Bergedorf, bonvolu demandi la adreson. Rekte antaŭ la domo troviĝas bushaltejo: „An der Pollhofsbrücke“ (bus-linioj 225/8890). Aliĝo necesas ĝis la 25a de Aŭgusto. La kostoj estas 5 €.
Atentu! La renkontiĝo okazos laŭ la aktualaj reguloj de la registraro de la urbo Hamburgo.