Ni reekagadas en la administra kerno de Esperantujo!
LokaKursoAlia
Salutooooon!
Ĉiuĵaŭde je la 19a unu el Roterdamaj TEJO-volontuloj atendas vin en Centra Oficejo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ne hezitu, venu kaj ni babilu/amuziĝu/agadu kune!
Renkontiĝo estas por ĉiuj, sendepende de lingvonivelo. Tiuj, kiuj nule scias pri kaj komprenas Esperanton, estos enkondukitaj kaj instruataj (angle) - por ankoraŭ-neesperantlingvanoj kreita estas la grupo ĉe meetup: https://www.meetup.com/esperantighu010/
Ĉio en malstreĉa, neformala etoso - ni provizas kafon aŭ teon, spacon kaj alian subtenon de UEA/TEJO laŭnecese. Nepre informu konatajn Roterdamanojn kaj aliulojn de najbaraĵo!
Ni havas multajn ideojn pri kion fari dum la renkontiĝoj: - tiuj, kiuj ankoraŭ ne scipovas la lingvon aŭ volas esti lernitaj, estos laŭbezone instruataj :-) - ni ankaŭ enkondukos en Esperanto-movadon mem, en la agadon de Esperanto-organizaĵoj, kaj ankaŭ prezentos kelkajn (el senfinaj) eblecojn pri kiel praktike uzi kaj ĝui Esperanton. - krome, estos multaj aliaj ebloj: ludi tabulludojn, muzikumi (ni havas kelkajn instrumentojn, sed vi povas ankaŭ kunporti la viajn), spekti filmojn, eble eĉ kuiri kune - ĉio dependas de ni!
GRAVE: por faciligi komunikadon de esperantistaj Roterdamanoj kreita estas Telegram-babilejo, en kiu ni ĝisdate planas niajn renkontiĝojn kaj babilaj pri lokaj aferoj - aliĝu, precipe se vi planas aperi en renkontiĝo!! ==> https://t.me/esperantighu010