82a Hispana Landa Kongreso 2024
La Kongreso okazos en Valencio (Cheste) ĉe la Universidad Laboral de Cheste. La kongreso daŭros 4 tagojn, sed la postkongreso, kun abundaj vizitoj kaj ekskursoj, daŭros du semajnojn.

InternaciaLoka

LANDA KONGRESO Valencio (Cheste), inter la 5a kaj 8a de septembro, 2024.  Por vidi detalojn pri la Kongreso kun la programo, ekskursoj, ktp, kaj por aliĝi, bonvolu rigardi: kongreso.esperanto.es  Ĝis la fino de aprilo, estas tre specialaj kotizoj por ne-Hispanoj, 15€, por junuloj, 15€, kaj por akompanantoj, 10€.  Privata, universitata ĉambro (dulita) estas 30€ ĉiutage.

AMO-Seminario kun Duncan Charters, Dennis Keefe, Laura Brazzabeni, Rubén Fernández de la UNED.  Kaj diversaj, interesaj prelegantoj.  Entute ĝis 28 prelegoj.

La tagoj por la Landa Kongreso estos inter la 5a kaj 8a de septembro, 2024.  La alveno-tago estas ĵaude, kaj la foriro-tago dimanĉe.  La kongreso okazos ĉe la bela kampuso de la Universidad Laboral  (Centro Educativo) de Cheste, kie ni dediĉos nin, pli ol kutime, al esperantaj aferoj, ĉar ekskursoj kaj kulturaj vizitoj okazos nur en la postkongreso.

GRANDA POSTKONGRESO: Valencio kaj ĉirkaŭĵoj.

Tuj post la Landa Kongreso, vi povos partopreni en abundaj vizitoj kaj ekskursoj, kaj tio, laŭ via plaĉo, inter unu tago ĝis 14 tagoj.  Postkongrese ni babilos, trinkos, manĝos, vizitos, ekskursos esperante. 

Ni vizitos la surplaĝan Cullera, la "horchatan" urbon Alboraia, la belan kaj historian Gandia kun la Esperanto-Kafejo, la historie signifan Sagunto kaj la romianan teatron, la tomato-batalan urbon Buñol, la naturparkon Albufera, kaj famajn lokojn en la urbo Valencio mem. 

Sur la listo: Muzeo Las Fallas, Muzeo de Arto, Urbo de Scienco kaj Arto, UNESKO-monumentoj: La Lonja, ekzemple, la fama Merkato, Botanika Parko, Rivero-Parko, Viveros,   manĝejoj, kafejoj, trinkejoj, restoracioj, plaĝoj, ktp.


ALIĜO: https://kongreso.esperanto.es
TELEGRAM GRUPO: https://t.me/HispanaEsperantoKongreso
Informoj