SFERO tutkore informas vin pri
la ĉiujara aŭgusta festo, 2022
Laŭ SFERO-tradicio, ni ne kunvenos somere la unuajn sabatojn de julio aŭ aŭgusto. Multaj homoj ferias dum la somero.
NASK-o okazas en julio kaj la
Universala Esperanto Asocio okazigas ĝian Universalan Kongreson de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto (vidu malsupre).
Tamen, sabaton la 20-an de aŭgusto ni, Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo, festos la Internacian Lingvon Esperanto per aktivoj ĉie en la mondo. Ni invitas vin ĉe la …
Sabato, 20-a aŭgusto, 2022
TAGOPLANO
Kiuj: Golf-Regionaj Esperantistoj
Kio: Senzorga posttagmezo inter aliaj Esperantistoj
Kie: Ĉe la Kafejo “Town Fare” (en la ĝardeno interne de la Oaklanda-muzeo)
1000 Oak Strato, Oakland, CA (vidu ligon supre)
(NB: ne necesas pagi por eniri la ĝardenon nek la kafejon KAJ
oni rajtas kunporti la propran ensak-manĝon)
Kiam: 1:00 ptm (PST), la 20-an de aŭgusto, 2022
Kial: Por samtempe partopreni kun multmiloj da Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo
kaj pasigi agrablan tempon inter aliaj samideanoj
La Lake Merritt BART-stacio estas nur 2 stratoj sude de la artmuzeo. Oni povas mendi lunĉon en la kafejo aŭ kunporti la propran laŭplaĉe. Ni sidos en la ĝardeno por ĝui la nutraĵon kaj la konversaciojn inter ni, Esperantistoj.
Post la lunĉo, tiuj kiuj deziras viziti la artan kaj historian muzeon povas fari tion. (La koston oni trovas per la ligo supre.) Kaj, tiuj kiuj preferas vagi tra la kvartalo povas fari tion, ĉar la muzeo estas bone situanta por viziti aliajn vidindaĵojn, inkluzive de la Lago Merritt. (Pied-rondiro de la lago mem bezonus 1.5 horojn.)