Simpozio pri "Horizontoj de la nuna Esperantio"
Prelegoj kaj debatoj pri la nuna jardeko de Esperanto

Internacia

La Esperanta Civito aŭspicias simpozion organizatan de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 1-3 novembro 2024, komence de la kampanjo por la elektoj de la nova Senato, kiuj okazos en dekkvino da balotejoj tra la mondo, 15 decembro 2024. Al la ĉeftemo “Horizontoj de la nuna Esperantio” kontribuos (en fizika ĉeesto, krom unu kazo) tre valoraj aktivuloj, laŭ la suba kompletigota listo (en alfabeta vico).
Perla ARI MARTINELLI — Lingvaj institucioj: ĉu aktualaj en Esperantio post jardeko? / Lorena BELLOTTI — Inter KEFR kaj KER: kia perspektivo por lingvotestado en Esperantio? / Manuela BLANCO — Tegmentaj intenaciaj asocioj kun esperanto-sekcio: kia perspektivo? La sperto de Esperanta Naturamikaro / Rubeno FERNANDEZ - Griza aŭ roza? Horizonto de bibliotekoj kaj arĥivoj en Esperantio. / Alessio GIORDANO — Inter movadoj kun sinkrona dimensio kaj mikrosocio kun diakrona retrospektivo. / Stan KEABLE - Ĉu Esperantio havos ankoraŭ laborista(j)n aŭ progresema(j)n movado(j)n? Se jes, kie kaj kiel? / Jerzy LEYK — Kiam malaperis la esperanto-movado? Kiu perspektivo nun? / Orlando RAOLA — Diaspora komunumo kaj porlingva premgrupo: kia horizonto por Esperantio? / Giorgio SILFER — De neregistara organizo al subjekto de internacia juro: kiuj diferencoj en teorio kaj praktiko?
Informoj

www.esperantio.net/heko/simpozio-...
Heroldo(ĉe)esperantio.net
Postiers 27

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureHerman Dekeŭnink

Administranto
User profile pictureHerman Dekeŭnink