🖥 Juna kaj oni volas ion..
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Prezento pri junaj azilpetantoj en du nederlandaj domoj apud Harlemo. Kun kvizo!

Kunveno/EventoPor junuloj

Nia preleganto Dennis multjare laboris en edukado. Nederlandlingve oni diras MBO. Nuntempe li laboras kun rifuĝintoj. La organizo nomiĝas COA, centra agentejo por la akcepto de azilpetantoj. Li estras du domojn en kiuj oni helpas tre junajn azilpetantojn. Unu domo en Heemstede, la alia en Aerdenhout. Estas homoj kiuj  ŝatas kaj ankaŭ homoj kiuj ne ŝatas tion. Ekzemple en la lastaj monatoj estis pli da gazetartikoloj pri la du domoj. Ankaŭ nia preleganto estis menciita en tiuj artikoloj. En Aerdenhout estis proceso en Haarlemo antaŭ la malfermo de la domo.

Venontdimanĉe li volas paroli al vi pri sia laboro kaj si mem. Okazos ankaŭ kvizo pri rifuĝintoj, COA, diversaj devenlandoj kaj nutraĵo el Eritreo

😊 Ĝis dimanĉo! Mi kore salutas vin, Dennis

Do: venu al De Koopermoolen en la 14a de septembro aŭ partoprenu ĉi tiun kunvenon per ZOOM:
Tijd/Tempo: 14 sep 2025 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
Vergadering/Kunven-ID: 488 208 5646
Wachtwoord/Pasvorto: 1994b  Bonvolu ĝustatempe enŝalti!
 


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj