Luminesk' 2023/24
Internacia silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio

Internacia

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la okan fojon kiel Luminesk'.  Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7 ĝis 8 landoj.

Nia aranĝo okazos sur Norderney, la dua plej granda insulo de la Orientfrisaj insuloj. Ĝi estas 27 kvadratajn kilometrojn granda kaj havas sesmil daȗrajn loĝantojn, aldone pli ol duonan milionon da turistaj gastoj. Ekde 1797 ĝi estas ŝtata ban- kaj kuracloko. En la urbocentro situas multaj butikoj por la ĉiutaga bezono de turistoj kaj restoracioj. Multaj turistoj, ankaŭ el la proksimaj grandurboj, gastas sur la insulo. Pro la kreskanta turismumado de riĉuloj oni parolas pri "la dua Sylt-insulo".

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.luminesk.de
luminesk(ĉe)esperanto.de
Marienstraße 18, 26548 Norderney

Interesiĝintoj

Administranto