Ni renkontiĝas kaj parolas esperante hodiaŭ je la 16a horo en la gastejo de la ĉefstacidomo de Tubingo (H·A·U·P·T Bahnhof Tübingen Europaplatz 19)
Loka
Ni reaktivigis la esperanto-klubon de Tubingo en Julio 2021 kaj kreis reton de ĝemelaj urboj kun la eo-kluboj de Bilbao kaj Strasburgo. Nun okazas nia dua reala kunveno.
Sabaton, la 13. Novembro je la 16a horo en la gastejo de la ĉefstacidomo de Tubingo (H·A·U·P·T Bahnhof Tübingen Europaplatz 19)
Ni babilos, planos nian venontan retkunvenon kun niaj ĝemelaj urboj, drinkas, manĝas, ĝojas kaj ĝuos esperantujon. (Ni sidos ekstere.)
Ciuj esperantistoj, komencantoj kaj interesiĝantuloj estas bonvenaj !