La legosalono de ĝentilhomoj estas projekto de Bobelarto.
https://bobelarto.ink/ Ni renkontiĝas ĉiun
duan sabaton (je
12:00 UTC kaj
16:00 UTC) en
la Zoom-ĉambro de Bobelarto.
Ni legas precize la samajn novelojn, tekstojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.
Karina Oliveira partoprenos persone tiun ĉi sesion el la tri legosalonoj.
En la lastaj tri monatoj antaŭ la somera paŭzo ni aldonis trian legosalonon je la 8:00 UTC.
Por ricevi la specialan PDF-on kun la teksto,
enskribiĝu al la novaĵletero de Bobelarto en nia retejo: bobelarto.ink. Ni sendos al vi e-version de la legaĵo ĵaŭdon antaŭ la legosalono.
Ĝi daŭras unu horon kaj ni renkontiĝos en la
Zoom-ĉambro de Bobelarto.
***
Ĝi taŭgas por vi, se vi deziras legi verkojn en Esperanto.
La gvidanto de la sesio, Stela Besenyei-Merger, prezentas mallonge la elektitajn verkojn, kaj kial elektis specife tiujn ĉi.
Komencas legi verkon kune. Ni ĉiu legas, kaj ĉirkaŭdonas la eblecon al ĉiu laŭtlegi. La celo de la sesioj estas ĝui literaturon kune. Ne paroli pri ili, sed fakte legi kaj esti kun la teksto kun homoj, kiuj ankaŭ volas ekkoni tiun verkon.
Fine eblas pridiskuti la legitan verkon, se homoj volas resti kaj priparoli ĝin.
La sesioj
ne estos registritaj. Aperu ĝustatempe kaj spertu vivan literaturon kun ni!