89a Regiona Staĝo
Semajnfino kun programo instrua, kultura, turisma kaj bonetosa, en nordorienta Francio proksime de Germanio, Luksemburgio kaj Belgio !

InternaciaLokaKurso

Provizora programo
  • Vendredon vespere ekde la 17a : akcepto de la unuaj aliĝintoj, interkona vespero kaj knajpo.
  • Sabaton matene : vizito de la fortikaĵo "Hackenberg" sur la linio "Maginot".
  • Sabaton posttagmeze kaj dimanĉon matene : kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj "bunta" programo por la spertuloj.
  • Sabaton vespere :  koruso "Les voix de l'Est" (Voĉoj de l'Oriento) kiuj kantos en diversaj lingvoj kaj Esperanto.
  • Dimanĉon matene : daŭrigo de la kursoj kaj prelegoj.
  • Dimanĉon postagmeze : Ĝenerala Asembleo de la Esperanto Orienta Federacio.
                                            Vizito de la urbo Metz

 Okazos ekzamensio de FEI sabate matene aŭ dimanĉe postagmeze.

Dum la tuta staĝo : regiona libroservo kun 700 titoloj kaj libroservo de SAT Amikaro.

La programo estas parte komuna kun la kongreso de SAT-Amikaro
, kiu okazas samtempe ĝis dimanĉe tagmeze. Se vi volas restadi du pliajn tagojn kaj ĝui interesan programon en Vigy ĝis la 27a de marto bonvolu aldoni al la aliĝkotizo 12 € (*).
Informoj ĉi-tie : https://eventaservo.org/e/b38009

 La programo kaj aliĝilo bonvolu elŝuti malsupre (VigyAliĝilo4.pdf). Ĝi aperos en la venonta regiona revuo "la Informilo" kaj sur la retejo esperanto.france.est.free.fr. Ili povas ankaŭ esti petitaj al la tiu-ĉi retadreso : <esperantothionville@laposte.net >.  

Eblos tranokti kaj manĝi surloke, laŭplaĉe.

 Vigy : https://eo.wikipedia.org/wiki/Vigy 

  • La stacidomo de METZ estas 20 km de Vigy.
  • Poste Buso linio 06 METZ al LUTTANGE,   https://www.keolis3frontieres.com/   
    METZ avenue Foch (forveturo) 12a10 (vendrede kaj sab.) 17a20  (vendrede) 18a10  (vendrede kaj sab.)
   VIGY Collège Péguy (alveturo)  12a54                                18a16                     19a05

Dosieroj
Registritaj prezentoj

Relbicikloj en Vigy

Sporta voja sur la fervojo de Vigy al Hombourg-Budange

LE HACKENBERG, fortikaĵo de la linio Maginot

Prezento de la fortikaĵo Hackenberg

La Restada Centro A.D.E.P.P.A. kie okazas staĝoj kaj kongresoj

Prezentado de Adeppa, kiu estas administrata de Departamenta Asocio por Populara Edukado kaj Plena Aero.

Prezento de Vigy-Hessange

Oni prezentas ĉiujn aspektojn de la vivo en la villĝo Vigy

Informoj

esperantothionville(ĉe)laposte.net
ADEPPA, Avenue Charlemagne 57640 VIGY

Administranto
User profile pictureHENRY Bruno