Prelego de Marion Quenut (Francio) en Esperanto en la salono de Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL). Sekvos debato pri la EO-agado en Tuluzo kaj Ljubljano, ĉefe pri instruado de Esperanto kaj projektoj Erasmus+.
Alia
S-ino Marion Quenut, preleganto kaj esperantisto el Tuluzo, prezentos la okcitanan lingvon (langue d'oc), kiu estas uzata en la suda triono de Francio kaj etendiĝas al Katalunio, Italio, ktp. La prelego estos en Esperanto, kun klarigoj en la slovena kaj franca lingvoj se necese. La prelegon sekvos diskuto pri la agado de esperanto-parolantoj, precipe de esperanto-instruistoj, en Francio kaj Tuluzo. La emfazo estos sur spertoj en partopreno en Erasmus+ projektoj. La eniro estas senpaga.