🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-46. Libroj kaj kaŝslipetoj por lernejo.
17:00 - 18:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-46. Libroj kaj kaŝslipetoj por lernejo.

InternaciaKurso

Ateliero – 46. Libroj kaj kaŝslipetoj por lernejo.

Jen ni estas en septembro. Estas tempo reiri al la lernejo, al libroj serĉante novajn konojn por propra disvolviĝo kaj trovi celon en la vivo. Ĉio ĉi donas al ni la okazon paroli pri origamio kaj Esperanto en la kuntekso de lerneja edukado kaj faldi kelkajn modelojn de origamiaj libroj – simboloj de konoj – kaj moveblan modelon, kiu povas rapide fermiĝi kaj malfermiĝi kaj ludi la rolon de kaŝslipo dum ekzameno.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon,
19.09.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto