🖥 Praga printempo kaj soveta okupacio en la jaro 1968 per miaj okuloj
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Rakontado, diskuto

Loka

Gvidos: Milan Kolka

En decembro 1967 fariĝis estro de Ĉeĥoslovaka komunista partio Alexander Dubček. Printempe 1968 komenciĝis kelkaj reformoj de ĉeĥoslovaka komunisma reĝimo. Denove estis permesita “libero de vorto”, t.e. malaperis cenzuro, la ekonomio malfermis al libera merkato, denove estis permesitaj malgrandaj privataj entreprenoj.

Tiuj ĉi refromoj iĝis tre rapide kaj Soveta Unio, tiam gvidata de Leonid Breĵnjev, konsideris tion kiel minaco por socialisma bloko. Tial la 21-an de aŭgusto 1968 Soveta armeo kun aliaj armeoj de Varsovia Traktato eniris Ĉeĥoslovakion. Subita okupado de nia lando dum somera feriumado kaptis la loĝantaron tute nepreparitan.

Pri gravaj okazaĵoj el tiu tempo ni povas nun legi aŭ aŭdi en multaj informmedioj. Sed kia estis vivo de “ordinaraj” homoj en tiu tempo? Venu kaj rakontu, kiel vi spertis pragan printempon kaj sovetan okupacion en la jaro 1968. Ne gravas, ke vi tiam estis ankoraŭ infano.

La diskuto estos registrata kaj aperos en Jutubo. Mi petas vin, ke vi diru nur tion, kion vi volas publikigi.

Pri “normaligado”, kiu komenciĝis post okupacio, ni parolos en aparta diskuto novembre.

La renkontiĝo okazis rete per Skajpo.  Komenco je la 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo por venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Praga printempo kaj soveta okupacio en la jaro 1968 per miaj okuloj

En decembro 1967 fariĝis estro de Ĉeĥoslovaka komunista partio Alexander Dubček. Printempe 1968 komenciĝis kelkaj reformoj de ĉeĥoslovaka komunisma reĝimo. Denove estis permesita “libero de vorto”, t.e. malaperis cenzuro, la ekonomio malfermis al libera merkato, denove estis permesitaj malgrandaj privataj entreprenoj. Tiuj ĉi refromoj iĝis tre rapide kaj Soveta Unio, tiam gvidata de Leo

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉