3-a Ĉemara Esperantista Amuza Feriado
La feriado kun elementoj de laborgrupoj de cirklaj dancoj, instruade de Esperanto kaj interesa vespera programo (komuna kantado kun akompano de instrumentoj, prelegoj)

Internacia

Balta Maro en junio? Tre bona ideo: sen amaso da homoj, dum bela vetero.
Ni proponas ĉemaran ripozlokon – Niechorze. (115 km de Szczecin kaj 86 de Koszalin)
Ĝi estas pitoreske lokigita inter la maro kaj lago Liwia Łuża, havas puran, larĝan plaĝon kaj estas cirkaŭigita de la arbaroj. Oni povas promeni laŭ la marbordo vizitante aliajn proksimajn interesajn vilaĝetojn (Pogorzelica, Rewal, Trzęsacz, Pobierowo).
La ripozdomo ”GRAŻYNA”, en kiu ni loĝos estas eble ne tro luksa, sed havas ĉion necesan por ke la grupo povu komune manĝi kaj pasigi la tempon - grandan manĝejon, apudan korton, parkejon. Cetere ĝi troviĝas tuj apud la strando. Dum la ferio – krom ripozado, sunbruniĝado kaj promenoj – ni proponas ankaŭ komunan programon – laborgrupon de cirklaj dancoj, komunajn artajn vesperojn, dancvesperon. Por volontuloj estos ebleco lerni Esperanton.
Ni bonvenigas ĉiujn partoprenontojn kunkreadi la programon de la feriado. Invitu viajn amikojn kaj konatojn! Ili ankaŭ ĝuu la feriadon en Niechorze 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉