La plejmulto de la homoj uzas metromapojn, aŭ almenaŭ mapojn de transportrimedoj, sen iam ajn vere atenti ilin. Tamen, tiuj nunaj metromapoj estas la rezulto de jardekoj da evoluo por iri de la geografia mapo al la skema reprezentado ĉiam pli simpla, agrabla kaj efika. La prelego prezentas la historion de metromapoj kaj kiel ili evoluis dum la tempo por iĝi samtempe pli belaj kaj pli efikaj. Tiu ĉi prezentado estas amplekse ilustrita de ekzemploj de metromapoj de multnombraj urboj en la mondo kaj evidentigas bonajn kaj ne tiel bonajn trajtojn de metromapoj, laŭ decidoj de lokaj aŭtoritatoj kaj transportkompanioj. Post tiu prelego, vi neniam plu uzos transportrimedojn sen bone atenti la mapojn.
Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.