🖥 Kadre de MondaFest’ 2020, IREA Okazigas: "Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj" (La 7-a sesio)
14:30 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

Internacia

IREA Okazigas:

Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj (La 7-a sesio)
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

La registritajn filmojn de la 6 antaŭaj sesioj - kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de i.a. geprofesoroj Illona Koutny, Nina Daniljuk, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel - vi povas spekti en:
https://www.espero.ir/eo/kunpensado/

La 7-a sesio okazos: lunde, la 7an de septembro 2020 , je la:
 22:30 laŭ la hor-zono de Pekino
19:00 laŭ la hor-zono de Tehrano
16:30 laŭ la hor-zono de Eŭropo
15:30 laŭ la horzono de Londono
14:30 laŭ UTC

Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom: https://us02web.zoom.us/j/84502260578
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj

Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; Ni invitas ĉiujn partopreni en nia Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel ĈEL (kaj ĉinaj universitatoj), AIS, IKU (ISU), E@I, CED, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, ...

 Jen la ĉefaj punktoj fine de la 6 antaŭaj sesioj, kaj pli diskutindaj temoj por la 7a sesio:

  • Ekde la 3-a sesio, ni okazigas la kunvenon horon pli frue ol la 2 unuaj sesioj, esperante, ke ankaŭ niaj ĉinaj samideanoj povos partopreni.
  • Sekve de propono de d-ro Dennis Keefe por indeksadon de IPR-artikoloj, sekvindas eĉ pli grand-skala indeksado de ĉiuj rilataj artikoloj inklizive, ekz-e tiujn de la LPLP (Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado), IPI (Informilo por Interlingvistoj), …
  • Sekvindas okazigo de retaj seminarioj en diverslandaj universitatoj kun partoprenado de eksterlandaj profesoroj.
    • Tipa ekzemplo povas esti tio, ke kiam Nina volas okazigi retan seminarion (vebinarion):
      • kaj ŝi invitu aliajn esperantistajn profesorojn/instruistojn,
      • kaj ĉiu el ni disanoncu pri ŝia vebinario por estigi altnombran esperant-lingvan spektantaron/partoprenantaron por ŝia okazaĵo.
      • Rezulte de tio, la universitatestroj kaj universitatanoj de ŝi impresiĝos de tia internacia partoprenantaro esperantista, kaj pli serioze pensos pri diversspecaj utiligadoj de Esperanto en sia universitato.
  • Kunverkado de artikolo pri la Ekologia Premsigno/Piedsigno (angle: Ecological Footprint) de lingvoj en la kadro de daŭropova evoluo.
    • Ĉar i.a. plejmulto de la interesitaĵoj en la Universitato de Unuiĝinta Naciaro, kiel kara Dennis klarigis, estas pri Daŭriva Evoluado, kion Ahmad proponis, kiel temon por internacia esplorado interdisciplina, povas esti komparado de "Ekologia Premsigno/Piredsigno" (bv. vd.: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ekologia_premsigno ) de la instruado/lernado de la angla lingvo, kun tiu de Esperanto. Mallonge dirate: ĉiu homo, produktado, vivstilo, ... havas mezureblan Ekologian Premsignon (kies mezur-unuo esas “globa hektaro”), ekzemple la Ekologia Piedsigno de tipa usonano estas ĉ. 9.6 globaj hektaroj, dum tiu de tipa baratano aŭ kenjano estas ĉ. 0.8 globa hektaro, tio signifas, ke averaĝe ĉiu usonano eluzas 12-oble pli ol baratano terglobajn resursojn por produktado de siaj bezonaĵoj kaj absorbado de rubaĵoj, kiujn li/ŝi produktas rezulte de sia specifa vivstilo.
    • Oni jam kalkulis kvanton kaj/aŭ elcenton de diversaj produktoj, ekz-e:
      • "... Ekologia Premsigno de poŝtelefono estis taksita en la jaro 2000 inter %0,6 (malnovaj modeloj) kaj %0,4 (tiam modernaj modeloj) de la tera bioproduktiva surfaco necesa por unu homo. Komputilo konsumis %9."
      • Ni povas tion fari pri la aplikado de la angla kaj Esperanto kiel internacia lingvo, kaj montri ke kiom malpli multe Esperanto piedpremas la vivmedion/terglobon ol la angla. Ekz-e, se ni atingos al tio, ke la lernado de la angla postulas 2000 aŭ 3000 da horoj por tiu- au ali-lingvanoj, dum la lernado de Esperanto por ili bezonas nur inter 100 gxis 200 horojn, ni povos konkludi ke karbon-produktado rezulte de iliaj lernad-proceduro (fizika frekventado al lernejo, fizikaj lern-materialoj paperaj, fosiliaj hejtajxoj por (mal)varmigi ilin lernejon, ...) havas enorman diferencon, kaj tio ke Esperanto estas konsiderinde pli medi-amika lingvo...
      • Ege bonvenas komentojn/proponoj pri (kun-verkado de) tia artikolo.
  • Ankoraŭ esplori kaj diskuti pri eblecoj ĉe la UNU (Unuiĝinta Naciara Universitato)
  • Kiel ni povas helpi al/preni helpon de niaj ĉinaj samideanoj, kiuj estas inter la pioniroj de Esperanto en Universitatoj: eble pere de nia (la monda samideanaro) subtenado kaj elmontrado, ili probable povos konvinki sia-landajn decidantojn - i.a. pri Esperanto en universitatoj – kio povas konduki al neimagebla fruktodona eksplodo nia-movade! Ekzemple, ĉu estas valorinde ke la Ĉina Esperanto-Ligo kun la eventualaj subtenado kaj kunlaboro de UEA okazigu ian Virtualan Internacian Esperanto-Kongreson kun miloj da partoprenantoj el la tuta mondo por helpi al niaj ĉinaj samideanoj por konvinkado de sialandaj decidantaj regantoj? 
  • En la 1980aj jaroj, la pekina UK estis la plej granda internacia kunveno en Ĉinio ĝis tiam; nun denove ili kun nia helpo/subtenado povas samon aŭ smilon krei eĉ pli grand-skale. I.a. feliĉe jam ekzistas ankaŭ 4-jara fako por Esperanto tie universitate! 
  • Kie povas fondiĝi fizika bazo por la “Internacia Reta Esperanto-Universitato”? Ĉu en Ĉinio, Hungario, Pollando, ... kun branĉoj en...? Kiel ni agu ĉie? Kaj ĉu fakte fizika ejo bezonendas? Ĉu ne eblas arigi nur rete kaj virtuale ĉies kontribuojn – onganizajn, instruajn, k.s. – kadre de tute virtuala universitato?
  • Oni decidis, ke dum la du-semajna tempo inter la sesioj, oni interŝanĝu ideojn kaj konigu unu al la alia siajn informojn rilate al Esperanto kaj Universitatoj en la universitataj Yahoo-grupoj, en kiuj plejparto de la ĉeestintoj membras. Interesitoj, kiuj ankoraŭ ne aniĝis en tiuj grupoj, bv. turnu sin al Renato (renato.corsetti@gmail.com) por membriĝi. 
  • Oni proponis, ke ankaŭ la proponitaj Mastro-planoj por la Esperanto-Movado ĝenerale, kaj Esperanto en Universitatoj specife, sendiĝu en la universitatajn Yahoo-grupojn, por studado, kaj prikomentado fare de interesitoj intertempe en la grupoj, kaj en la posta sesio de la Kunpens(ig)ado. 

Jen la diagramoj de la Mastro-planoj:

image.png 225 kB

image.png 134 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto