🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero – 45. La dekorataj kuboj.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero – 45. La dekorataj kuboj.

InternaciaKurso


Ateliero – 45. La dekorataj kuboj.

Daŭrigante la temon de kubo, ni proponas  konatiĝi kun la dekorataj kuboj de Lewis Simon, kaj faldi kelkajn belegajn modelojn. Tiuj modeloj havas “fenestrojn” sur ĉiuj facetoj kaj por la konstruado vi bezonas 12 dukolorajn kvadratojn.  

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 
01.08.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto