🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? (Atelieroj kaj prelegetoj pri origamio de Larysa Osadchuk, Asocio "Animado Kreado Kulturo Origamio")
17:30 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero - 3. La ludo de la bazaj formoj en origamio: iliaj transformiĝo kaj kombino kreas la bazon por la diverseco de modeloj

Internacia

Ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon kaj trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Ateliero - 3. La ludo de la bazaj formoj en origamio: iliaj transformiĝo kaj kombino kreas la bazon por la diverseco de modeloj
 
En la 3a Ateliero, ni daŭrigos la studadon de la bazaj formoj en origamio kaj kreos kelkajn moveblajn kaj senmovajn modelojn de Akrira Joŝizava.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 30.08.2020
 Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto