Filmovespero: 1910 de Exploring Esperanto (2022)
18:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Esperanto-Atelieroj: kunveno 6

Loka

_1__1910_–_Originala_Filmo_en_Esperanto_de_Ĵenja_Amis_-_YouTube.png 556 kB











Speciala evento de la serio Esperanto-Atelieroj en Ĝogaraĝo! Ni kunspektos "1910," filmon el la teatraĵo kiu premieris dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, 2022

Pordoj malfermiĝas je horo 18:00 por kuna vespermanĝeto (bv kunporti ion!), kurso por komencantoj komenciĝas strikte je horo 18:30, progresantoj je horo 19:30. Poste ni kunspektos la filmon 1910. Scivolemuloj ĉiam bonvenas.

Ekde junio 2005, Ĝogaraĝo estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo, en la orienta parto de Amsterdamo, por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin. Pli da informoj pri Ĝogaraĝo: https://radar.squat.net

joesgaragepretoriusstraat43amsterdam.jpeg 18,8 kB



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

joesgarage.nl
Pretoriusstraat 43

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFederico Gobbo