🖥 Betonaj Memoroj
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Ans Bakker, konata al multaj el vi, parolos pri Esperanto-aktivuloj el Amsterdamo, pro la centjariĝo de Betondorp, kvartalo en Amsterdamo.

InternaciaLoka

Kees Ruig iam loĝis apud Betondorp, Amsterdamo, kaj ŝatus ke oni diskonigu la aktivaĵojn de konataj Esperantistoj kiel Alings, Kloek kaj Minke, kiuj loĝis en Betondorp. Ans parolos pri tio kaj ŝatus inviti ankaŭ aliajn geesperantistojn kontribui al la kunveno, ĉu persone, ĉeeste, ĉu per ZOOM.
Cetere, ankaŭ aliaj (ne-betonaj) memoraĵoj estas bonvenaj. Pro tio ke estis tro varme pasintfoje, tiuj kiuj pasintfoje ne partoprenis la kunvenon, nun povos paroli pri siaj memoroj pri ferioj, kongresoj, konataj ge-esperantistoj, k.t.p.

Por tiuj kiuj volas partopreni per ZOOM:
Tempo: 8a de okt. 2023 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
Kunvena -ID: 488 208 5646; Pasvorto: 1994b


(Fonto de la foto: Door Vincent Steenberg - Eigen werk, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=4103698)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj