🖥 Legogrupo pri La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein
12:00 - 13:00
Ameriko/Costa_Rica
Elekti horzonon
Ĉiusemajna kunlega grupo

Internacia

 El la libra kovrilo:
"Agripina estas lerta, bone edukita kaj ambicia. Ŝia sekreta deziro estas fari paroladon antaŭ la Roma senato, tamen ŝi scias, ke kiel virino ŝi neniam rajtos fari tion. Kvankam ŝi estas membro de la plej eminenta familio de Romo kaj parenco de ĉiuj imperiestroj ekde Julio Cezaro, tio tute ne protektas ŝin - eĉ male."

En ĉi tiu romano, premiita ĉi-jare per la Laŭro de la Akademio, Anna Löwenstein reimagas la perditan aŭtobiografion de Juliino Agripino, unu el la ĉefaj roluloj en la politika dramo de la frua Roma Imperio. Ni invitas ĉiujn interesatojn legi kaj diskuti ĝin kun ni!

Ni legos la tekston kune dum la kunveno, do ne necesos antaŭprepari ion. Ĝi estas trovebla ĉe https://tekstaro.com/s?nomo=la-memorajhoj-de-julia-agripina. Mi esperas, ke iuj volos ankaŭ subteni la verkadon kaj eldonadon de Esperanta literaturo per aĉeto de propra ekzemplero - se jes, ĝi estas havebla ĉe https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912 (papere) kaj http://retbutiko.be/en/ero/juag (papere aŭ bite).

Ĉi-semajna legaĵo: parto 1, ĉapitroj 1-2

Zoom-ligilo*: https://us02web.zoom.us/j/85379234213?pwd=SXBEV2RGanFRR1RBSHBaWFBWcWhiQT09

*Dankinde havigata de Esperantic Studies Foundation 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

us02web.zoom.us/j/85379234213?pwd...
silviocurtis(ĉe)yahoo.com

Administranto
User profile pictureSilvio Curtis